La erzja / la mokŝa | ||
эрзянь кель / мокшень кяль | ||
lingva familio | ||
---|---|---|
finnovolga lingvaro | ||
Parolata en | ![]() ( ![]() | |
Denaskaj parolantoj | 650 000 | |
Skribo | Cirila | |
Lingvistika klasifiko | ||
Urala | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | ![]() | |
Reguligita de | Mordvia Esplorinstituto de Lingvo, Literaturo, Historio kaj Ekonomiko | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | ||
Bibliografia | mdf, myv | |
Terminologia | mdf | |
SIL | mdf, myv | |
Glottolog | mord1256 | |
Angla nomo | Mordvinic | |
Franca nomo | langues mordves | |
Vikipedio | ||
La mordva lingvaro estas aro de lingvoj de mordvoj, kiu kune kun la maria lingvo apartenas al tiel nomata Volgia grupo de la Finnoperma lingvaro.
Al la lingvaro apartenas du nun ekzistantaj lingvoj: erzja lingvo kaj mokŝa lingvo. Ili parolatas en kelkaj landoj de Rusia federacio, aparte Mordvio, sed ankaŭ Tatario, Ĉuvaŝio, Baŝkirio, Niĵnij-Novgoroda, Orenburga, Penza, Rjazanja, Samara, Saratova, Tambova kaj Uljanovska oblastoj. Ambaŭ mokŝa kaj erzja lingvoj havas ofician statuson en Mordovio kune kun la rusa. Laŭ raportoj de rusa/pola lingvisto kaj politikisto de la 16-a jarcento, knjazo Andrej Kurbskoj, kaj ankaŭ laŭ travivantaj toponimoj, la nun formortinta meŝĉera lingvo ankaŭ apartenis al mordva lingvaro.