Mortero

Tiu ĉi artikolo temas pri konstrua materialo. Pri armilo temas artikolo Mortero (armilo).
Mortero inter brikoj

Mortero estas miksaĵo el kalko kaj sablo por kunigi ŝtonojn aŭ brikojn de konstruaĵo.

Laŭ Francisko Azorín mortero estas Fluidaĵo de materialo kungluanta (gipso, kalko, cemento) kaj inerta (sablo, tero), uzata por kunfiksi brikojn, ŝtonojn, k.c., ĉe konstruado.[1] Li indikas etimologion el la latina mortarium, el mordere (mordi, preni). Kaj li aldonas la terminon morteri, por fari morteron; ŝmiri morteron.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 143-144.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne