Mortero estas peza artileria armilo kun mallonga kaj masiva kanelita aŭ glata paftubo, kiu pafas (preskaŭ) ekskluzive sub alta angulo. Oni uzis ĝin kiel sieĝigan aŭ fortikaĵan kanonon dum sieĝado kaj defendo de fortikaĵoj. La longeco de paftubo estas kutime malpli ol 15 kalibroj.
La malnovaj sieĝigaj morteroj havis mallongan kaj tre masivan paftubon kun mallarĝigita kamerao. Ili estis ŝarĝataj tra buŝo de paftubo kaj ili ekpafis eksplodigajn pafaĵojn plenigitaj per pulvo. Multe da historiistoj datigas la unuan uzon de mortero al la jaro 1453 dum sieĝado de Konstantinopolo. Iom post iom estiĝadis eĉ ekzemple transportebalj morteroj sur ŝipoj en la 18-a jarcento (en periodo de sepjara milito). Ŝatateco de la morteroj komencis fali en napoleona periodo.
Pli modernaj morteroj estis uzataj dum la unua mondmilito, precipe sur okcidenta fronto dum sieĝado de belgaj kaj francaj fortikaĵoj kaj fuortoj, sed ankaŭ sur la itala batalfronto.
Morteroj havas mallongan paftubon, kies longeco kutime ne superas 15 kalibrojn kaj ofte ĝi estas malpli ol 10 kalibroj. Dum batalo kontraŭ fortikaĵoj ili fidas je tio, ke la pafaĵo ascendos en altecon kaj de tie ĝi falos preskaŭ perpendikulare per libera falo, dum kio ĝi akiros sufiĉan rapidecon kaj energion por trabati betonajn kaj ferbetonajn plafonojn de fortikaĵaj objektoj. El tiu kaŭzo la pafaĵoj (grenadoj) por morteroj estas ankaŭ tre pezaj, pli pezaj ol nuntempaj aviadilaj bomboj.
Ekzemple mortero Škoda modelo 1911 de kalibro 305 mm pafis pafaĵojn (grenadojn) kun maso 287 kg en distancon 11,3 km kaj la pafaĵojn kun maso 384 kg en distancon 9,8 km. La rapideco de pafado estis ĉirkaŭ dek ekpafoj dum horo.
Unu el la lastaj armeoj, kiuj uzis morterojn, estis germana armeo dum la dua mondmilito. Ĝi enkondukis tiritan 211mm (21 cm/L29) morteron 18 kun pafdistanco 16 725 metrojn kaj longeco de paftubo 29 kalibroj (por mortero tre longa paftubo).
Post la dua mondmilito oni tute ĉesis uzi la morterojn. En la moderna armeo transprenis ĝian funkcion minĵetilo kaj haŭbizo.