Moses G. Farmer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1820 en Boscawen |
Morto | 25-an de majo 1893 (73-jaraĝa) en Ĉikago |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Phillips Academy (en) ![]() ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Hannah Tobey Farmer (en) ![]() ![]() |
Infano | Sarah Jane Farmer (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | inventisto ![]() |
Moses Gerrish FARMER (9a de februaro, 1820 – 25a de majo, 1893) estis elektra inĝeniero kaj inventisto. Farmer estis membro de AIEE, poste konata kiel IEEE.
Farmer, konkurence kun Søren Hjorth (1854), Ányos Jedlik (1856), Charles Wheatstone (1867); Carl Wilhelm Siemens; Ernst Werner von Siemens; kaj Carl Heinrich von Siemens (1867); Ladd (1867); kaj Zénobe Gramme (1871), kun-planis la mem-energian dinamon en 1859, kaj konstruis unu en 1860.[1] Li konstruis filamenton el plateno por inkandeska lampo en 1859 (Conot, p 120). Estante 39-jaraĝa dume li loĝis en Salem (Masaĉuseco), li lumigis la salonon de sia hejmo en 11 Pearl St per inkandeskaj lampoj, la unua hejmo en la mondo lumigita pere de elektro. Li estis kun-inventisto de la mem-energia dinamo, nome elektra generatoro kiu uzas elektromagnetojn por la kampo kiu estas energiigitaj pere de generatoro, en 1866 (Derry & Williams, p 614).