Motiva-tema laboro estas la komponmaniero, evolui el malmultaj temoj aŭ motivoj muzikaĵon. Al ripetado (ekz. de gvidmotivoj) devas aliĝi variado (prilaborado), por ke oni povas diri pri motiva-tema laboro. Je tio rolas la ekonomieco de la uzataj motivoj: La ideala motiva-tema laboro laŭ la kompreno ĉ. la jaro 1900 devus malebligi laŭplaĉajn, nur ornamajn frazaĵojn per tio, ke ĉiuj eroj de muzikaĵo devenas de komuna kerno, kiu konsistigas ilian interligitecon. – Motiva-tema laboro sin direktas kontraŭ aliaj, improvizaj aŭ konscie disfalemaj komponmanieroj kiel muntado aŭ kolaĝo.