Motlava lingvo | |
M̄otlap | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
nord-centra vanuatua lingvaro | |
Parolata en | ![]() |
Regiono | Mota Lava |
Parolantoj | 2 100[1] |
Skribo | Latina |
Lingvistika klasifiko | |
Aŭstronezia | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | sen valoro |
ISO 639-2 | map[2] |
ISO 639-3 | mlv |
Glottolog | motl1237 |
Angla nomo | Mwotlap |
Franca nomo | mwotlap |
La motlava lingvo (propra nomo M̄otlap [ŋ͡mʷɔtˈlap], nomata en eŭropaj lingvoj Mwotlap kaj antaŭe Motlav) estas lingvo parolata en norda Vanuatuo. Ĝin parolas proksimume 2 100 homoj, kiuj plejparte loĝas en la insulo Mota Lava[1]. Malgraŭ tiu relative malgranda parolantaro, tiu lingvo ne estas en danĝero; ĝi eĉ estas la plej parolata lingvo en la provinco Torba.
Kiel ĉiuj vanuatuaj lingvoj, la motlava apartenas al la oceania lingvaro, branĉo de la granda aŭstronezia lingvaro. Pli precize, ĝi estas parto de la nord-centra-vanuatua lingvaro, grupo inkluzivanta plimulton de la lingvoj de tiu lando.
La motlava havas plurajn ecojn tipajn de oceaniaj lingvoj: