La neĝo-skotero aŭ motorsledo estas tiuj veturiloj, kiuj kapablas transporti unu-du personojn sur neĝvojoj. Ili estas direktitaj per skioj, la motorforton transdonas ĉeno al guma raŭpĉeno. La unuan motorsledon konstruis en 1922 Joseph-Armand Bombardier, nomata tiam „Ski-dog“, kiu iĝis pro tipografia eraro „Ski-doo“.
Motorsledojn uzas arbaristoj, boaco-bredistoj, sed oni ankaŭ uzas ilin kiel rapidajn transportilojn sur neĝaj areoj aŭ nur simple por amuzado. Oni proponas ekzemple en Finnlando motorsledajn safariojn por la turistoj.