Motu Iti | ||
---|---|---|
insulo • grupo de insuloj | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Markizinsuloj | |
Geografia situo | 8° 41′ S, 140° 37′ U (mapo)-8.68-140.61666666667220Koordinatoj: 8° 41′ S, 140° 37′ U (mapo) | |
![]() | ||
Longo | 670 m | |
Larĝo | 565 m | |
Areo | 0,2 km2 (20 ha) | |
Plej alta loko | 220 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Motu Iti (ankaŭ nomata Hatu Iti aŭ Kikimai) estas malgranda neloĝata insulo en la Pacifiko kiu apartenas al la Markizinsuloj, Franca Polinezio. Ĝi situas proksimume 50 kilometrojn nordokcidente de Nuku Hiva. La insulo estis (laŭ okcidentula vidpunkto) malkovrita en 1791 de la usonano Joseph Ingraham, sed li ne surpaŝis la insulon. Ingraham nomis ĝin Franklin Island, laŭ la usona filantropo, verkisto, inventisto kaj diplomato Benjamin Franklin.
La plej alta punkto estas 220 m alta.
La signifo de Motu Iti estas "Malgranda Insulo".