Movado Nigra Povo | ||
---|---|---|
politika movado black movement (en) ![]() ![]() | ||
La Movado Nigra Povo (angle Black Power movement) estis socia movado motivita de deziro de sekureco kaj mem-sufiĉo kio ne estis disponebla ene de la ruĝaj linioj de la afrikusonaj kvartalon. Aktivuloj de Nigra Povo fondis librovendejojn, manĝokooperativojn, farmojn, amaskomunikilojn, eldonejojn, lernejojn, klinikojn kaj ambulancajn servojn poseditajn de nigruloj.[1][2][3][4][5][6] La internacia efiko de la movado inkludis ekzemple la Revolucion Nigra Povo en Trinidado kaj Tobago.[7]
Fine de la 1960-aj jaroj, Black Power reprezentis la peton de pli tuja violenta agado por kontraŭi la usonaj blankulan superismon. Plej el tiuj ideoj estis influita de la kritikoj fare de Malcolm X al la pacemaj protestometodoj de Martin Luther King Jr.. La murdo de Malcolm X en 1965, kongrue kun la urbaj tumultoj de 1964 kaj 1965, ardigis la movadon.[8] Novaj organizoj kiuj apogis la filozofiojn de Nigra Povo game el adoptado de socialismo fare de kelkaj branĉoj de la movado ĝis la nigrula naciismo, kiel la Black Panther Party (BPP), kreskiĝis ĝis elstareco.[7]
Kvankam afrik-usonaj pensuloj kiel Robert F. Williams kaj Malcolm X influis super la frua movado Nigra Povo, la Partio Black Panther kaj ties sintenoj estas amplekse vidataj kiel angulŝtono. Ĝi estis influita de filozofioj kiel Tutafrikismo, nigrula naciismo kaj socialismo, sa kiel de tiutempaj eventoj kiel la Kuba Revolucio kaj la Malkoloniigo de Afriko.[9]