Movado Reformista | |
---|---|
Mouvement Réformateur | |
![]() | |
partio | |
Lando | ![]() |
Estro | Charles Michel |
Fondiĝo | 1846 (Parti libéral) 1961 (PLP-PVV) 1971 (PLP) 1979 (PRL) + 1964 (FDF) + 1998 (MCC) = 2002 (MR) |
Lingvo(j) | franca |
Ĉefa sidejo | Avenue de la Toison d'Or, 84-86 1050 Bruselo |
Ideologio | liberalismo |
Retejo | www |
La Movado Reformista – france Mouvement Réformateur (MR), germane Reformbewegung) estas franclingva liberalisma politika partio en Belgio, kiu ekestis el kvar franclingvaj kaj unu germanlingva belgaj partioj. Ĝi balote kandidatas nur en Valonio inkluzive de la 9 germanlingvaj belgaj komunumoj, kaj en la Brusela Ĉefurba Regiono.
La partio en la jaro 2002 ekestis per la unuigo de kvar ĝis tiam ekzistintaj politikaj partioj:
La 18-an de majo 2003 la partio unuafoje partoprenis en la baloto por ambaŭ ĉambroj de la belga parlamento.
Per 11,4 % de la voĉoj, kio korespondas proksimume al kvarono de la voĉoj el la Franclingva Komunumo de Belgio, ĝi iĝis la sepa plej granda belgia partio, atingis 24 el la entute 150 seĝoj en la Ĉambro de Reprezentantoj (sekve iĝis la dua plej granda frakcio post la flandraj liberaluloj) kaj 10 seĝojn en la Senato de Belgio.
Momemte la partio estas parto de transregiona kristandemokrata-liberala alianco sub la flandra kristandemokrato Herman Van Rompuy, kaj en tiu alianco estas registara partio.
Je eŭropa nivelo, la partio membras en la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio kaj en la Eŭropa Parlamento, kie ĝi inter la jaroj 2009 kaj 2014 reprezentiĝas per tri deputitoj kaj estas parto de la frakcio Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo.