Movebla domo estas domo, kiun oni povas movi. Ĝi estas konstruita en fabriko el malpezaj materialoj por servi kiel portempa aŭ porĉiama loĝejo. Konstruita sur movebla ĉasio, ne sur elfosita fundamento, ĝi devas esti enloĝebla la tutan jaron, esti konektebla al la publikaj servoj, kaj ĉiam resti transportebla per aŭto, kamiono aŭ traktoro, depende de ties pezo.