Movmalsano | |
---|---|
malsano de kapo kaj kolo • malsano | |
Movmalsano okazas en konekto kun veturado aŭ movo kiam malkongruo venas inter la perceptita movo kaj la ekvilibra sistemo de la korpo-movo. Plej tipoj estas konsiderataj surteraj movo-malsanoj, kiel en aŭtoj, aviadiloj, marmalsano, aŭ malsano pro realsimulado. Simptomoj estas kapturniĝo, laceco, vertiĝo, manko de apetito, nespecifa malordo, digesta diskomforto, (plej ofte) vomemo, kaj vomem-okazigita fakta vomado.[1] Se la kaŭzo de la vomemo ne estas solvita, la suferanto plej fote vomas, sed vomi ne nepre liberigas el la sento de malforto kaj vomemo, kio signifas, ke la persono povas plue vomi ĝis la suba tialo de la vomemo estu solvita.