Mr. Potato Head (Sinjoro Terpomkapo aŭ Terpomulo) estas ludilo inventita de George Lerner en 1949. Ĝi konsistas el plasta modelo de terpomo, kiu povas esti ornamita per vario de plastaj partoj kiuj povas esti ligitaj al la ĉefa korpo. Tiuj partoj estas ofte oreloj, okuloj, ŝuoj, ĉapelo, nazo kaj buŝo. Ĝi estis fabrikita kaj distribuita de kompanio Hasbro en 1952.[1] Mr. Potato Head estis la unua ludilo kiu estis reklamita per televido[2][3] kaj estis plue produktata ekde sia komenco.