Muhammad al-Idrisi

Muhammad al-Idrisi
Statuo de Al-Idrisi en Ceŭto
Statuo de Al-Idrisi en Ceŭto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1110 (1110-11-30)
en Ceŭto
Morto 30-an de novembro 1165 (1165-11-30) (55-jaraĝa)
en Sicilio
Lingvoj araba
Okupo
Okupo kartografo
botanikisto
verkisto
historiisto
geografo
egiptologo
vojaĝisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Libro de Roĝero
vdr

Abu Abdullah Muhammad al-Idrisi al-Qurtubi al-Hasani as-Sabti, aŭ simple Al-Idrisi (arabe أبو عبد الله محمد الإدريسي القرطبي الحسني السبتي; latine Dreses; 1100 – 1165), estis islama geografo, kartografo kaj egiptologo kiu loĝis en Palermo, Sicilio ĉe la kortego de la reĝo Roĝero la 2-a. Muhammed al-Idrisi naskiĝis en Ceŭto, tiam apartenanta al la Almoravidoj.

Al-Idrisi naskiĝis en la urbo Ceŭto, kie sia pra-avo estis devigita setliĝi post la falo de la Hammudida Malago al la Ziridoj de Granado.[1] Li vivis multon de sia frua vivo veturante tra Nordafriko kaj Al-Andalus (islama Hispanio tiama) kaj ŝajne akiris detalan informaron pri ambaŭ mondoregionoj. Li vizitis ankaŭ Anatolion kiam li estis ankoraŭ nur 16-jaraĝa. Li studis en Kordovo.

Liaj veturoj portis lin al multaj partoj de Eŭropo kiaj Portugalio, la Pireneoj, la franca marbordo de Atlantiko, Hungario, kaj la skandinava Jórvík (nune konata kiel York).

  1. Helaine Selin. (16a de Aprilo 2008) Encyclopaedia of the History of Science, Technology, and Medicine in Non-Western Cultures. Springer, p. 128–. ISBN 978-1-4020-4559-2.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne