Multekuirilo

Multekuirilo estas multfunkcia hejma aŭ profesia kuireja programebla elektraparato por kuirado de manĝaĵoj aŭtomate. Oni produktas ilin ekde komenco de la 21-a jarcento. Multekuirilo estas ido de elektraj rizkuiriloj inventitaj en la dua duono de la 20-a jarcento en Japanio. Oni vaste uzas rizkuirilojn en sudorientaziaj landoj, kie rizo estas tradicia ĉiutaga manĝaĵo.

Multekuirilo ebligas kuiri, friti, baki, stufi, vaporkuiri ktp, teni pretan manĝaĵon varmega, varmigi manĝaĵon, ĉion tion sen neceso de konstanta prizorgado. Tiumaniere la multekuirilo unuigas la funkciadon de kelkaj kuirejaj aparatoj: premkuirilo, vaporkuirilo, pato, kaserolo, bakforno ktp.

Kutime multekuirilo konsistas el plasta korpo ekstera, ene de kiu lokiĝas elektra varmigilo, elprenebla ujo kovrita per kontraŭbrula materialo kaj mikroprocezila konstruo por regado de la kuirado. La korpon oni fermas per kovrilo kun aperturo por ellaso de vaporo. En premkuirantaj multekuiriloj la kovrilo estas hermeta kaj havas valvon por reguli la kuirpremon. Ekstere sur la korpo lokiĝas la stirpanelo kun videbligilo kaj butonoj.



From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne