municipo Dienvidkurzeme (Dienvidkurzemes novads) | |
municipo | |
Akvomuelejo en Aizpute
| |
|
|
Lando | ![]() |
---|---|
Historia regiono | Kuronio |
Ŝoseo | A9 Rigo-Liepāja |
- Ŝoseo | A11 Liepāja-Litovio |
- Ŝoseo | P112 Kuldīga-Liepāja |
Urboj | Grobiņa, Aizpute, Durbe, Pāvilosta, Priekule |
Riveroj | Bārta, Vārtāja, Tebra, Rīva |
Ĉefurbo | Grobiņa |
Plej alta punkto | Krievukalns |
- alteco | 184 m s. m. |
Plej malalta punkto | Balta Maro |
- alteco | 0 m s. m. |
Areo | 3 591 km² (359 100 ha) |
Loĝantaro | 33 364 (2021[1]) |
Denseco | 9,29 loĝ./km² |
Estiĝo | 2021 |
Horzono | EET (UTC+2) |
- somera tempo | EEST (UTC+3) |
ISO 3166-2:LV | LV-112 |
![]() | |
La distrikto > municipo Dienvidkurzeme (latve Dienvidkurzemes novads, Suda-Kuronia distrikto) estas distrikto en sudokcidenta Latvio. La distrikto estis kreita en julio 2021 en la lastaj limoj de iama distrikto Liepāja (latve Liepājas rajons, 1962-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 8 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Aizputes novads, Grobiņas novads, Priekules novads, Nīcas novads, Durbes novads, Pāvilostas novads, Vaiņodes novads, Rucavas novads). La centro de la distrikto situas en Grobiņa urbo. La teritorio de la distrikto koincidas kun la teritorio de eksa distrikto Liepāja (1962–2009) kiu ekzistis antaŭ la antaŭa administra-teritoria reformo. En 2021 la parlamento decidis, ke en 2029 distrikto Dienvidkurzemes kuniĝos kun la urbo Liepāja.[2]
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Kuldīga kaj distrikto Saldus, sude Litovio (distriktoj Telŝiao kaj Klaipėda), norde distrikto Ventspils, kaj okcidente Balta Maro kaj ŝtata urbo Liepāja.