Muonio (rivero)

Muonionjoki / Muonio älv
lima rivero
Bazaj informoj
Longeco 230 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Torneälven
Geografio
Landoj Finnlando
Regionoj Enontekiö
vdr

La Muonio (finne Muonionjoki aŭ Kätkäsuvanto; svede Muonio älv aŭ Muonioälven [mʉˈǒːnɪɔ ˈɔlːv];[1] tornival-finne Muonionväylä) estas rivero en norda Finnlando kaj Svedio. Ĝi estas alfluanto al la rivero Tornio (finne Tornionjoki, svede Torne älvTorneälven). Kune la du riveroj formas la nacian limon inter Finnlando kaj Svedio. La rivero longas 230 kilometrojn.

  1. (1979) Svenska ortnamn med uttalsuppgifter (Svedaj loknomoj kun prononcaj indikoj) (svede), p. 17.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne