Murr | |
---|---|
![]() la rivero enfluanta la riveron Neckar
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio |
Longeco | 51 km |
Fluo | |
Fonto | en la komunumo Murrhardt |
- Alteco super marnivelo | 455 m |
Enfluejo | ĉe Marbach am Neckar en la riveron Neckar |
- Alteco | 190 m |
Altecodiferenco | 265 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Oppenweiler, Backnang, Burgstall an der Murr, Kirchberg an der Murr, Steinheim an der Murr kaj la samnoma komunumo Murr an der Murr |
La rivero Murr situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio kaj longas 51 kilometrojn. Post fonto en la komunumo Murrhardt, interalie ĝi pasas tra la komunumoj Oppenweiler, Backnang, la parto Burgstall an der Murr de la komunumo Burgstetten, tra Kirchberg an der Murr, Steinheim an der Murr kaj tra la samnoma komunumo Murr an der Murr, kaj donas sian nomon al la administra distrikto Rems-Murr. Fine ĝia akvo ĉe Marbach am Neckar fluas en la riveron Neckar.