Muzeo de la Urbo Novjorko | ||
---|---|---|
![]() | ||
arta muzeo vidindaĵo neprofitcela organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1923 vd | |
Geografia situo | 40° 47′ 33″ N, 73° 57′ 7″ U (mapo)40.79248-73.95188Koordinatoj: 40° 47′ 33″ N, 73° 57′ 7″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Situo | Manhatano | |
| ||
Fondinto(j) | Henry Collins Brown vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La Museum of the City of New York (Muzeo de la Urbo Novjorko) estas artgalerio kaj historia muzeo fondita en 1923 por prezenti la historion de Novjorko, Usono, kaj ĝiaj homoj. En 1982, la muzeo ricevis la oran medalon de la Jarcenta Unuiĝo de Novjorko "en rekono de elstaraj kontribuoj al la Grandurbo Novjorko." Ĝi situas ĉe la norda fino de la Muzea Mejlo de Kvina Avenuo en Manhatano, inter 103-a kaj 104-a Stratoj, turniĝante al Centra Parko. La brika kaj kalkŝtona konstruaĵo kiun ĝi okupas estis dezajnita fare de Joseph J. Freedlander en la novgeorgia stilo. Konstruado komenciĝis en 1928 kaj estis kompletigita en 1930.[1]
La muzeo estas privata neprofitcela organizaĵo kiu ricevas registaran apogon kiel membro de la Grupo de Kulturaj Institucioj de Novjorko, ofte konata kiel CIG-oj.[2]