Muzeo de la Varsovia Ribelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Muzeum Powstania Warszawskiego | |||||
![]() | |||||
arkitektura strukturo milita muzeo muzeo de historio ![]() | |||||
Lando | Pollando vd | ||||
Situo | Wola | ||||
Adreso | Grzybowska 79 | ||||
Estiĝo | 10-a de februaro 1983 | ||||
Malfermo | 2004 | ||||
Direktoro | Jan Ołdakowski | ||||
Koordinatoj | 52° 13′ 56″ N, 20° 58′ 51″ O (mapo)52.23222194444420.980833055556Koordinatoj: 52° 13′ 56″ N, 20° 58′ 51″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 416 000 ![]() | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.1944.pl/ | ||||
Muzeo de la Varsovia Ribelo - historia muzeo en Varsovio, aŭtonomia institucio de kulturo de la ĉefurbo Varsovio, fondita en 1983 kiel Muzeo kaj Arkivo de la Varsovia Ribelo, malfermita en 2004, enskribita en Ŝtata Registro de la Muzeoj (n-ro 81) en 2005. Dokumentas historion de la Ribelo de Varsovio.
La muzeo lokiĝas en malnova Elektrocentralo de Urbaj Tramoj en la varsovia kvartalo - Wola.
Malfermita antaŭtage de la 60-a datreveno de la ribelo - la 31-an de julio 2004 - estas omaĝo de la varsovianoj por la batalantoj, kiuj ankaŭ pereis pro libera Pollando kaj ties ĉefurbo. La ekspozicio prezentas bataladon kaj ĉiutagecon de la ribelo fone de okupado, montron de komplikita internacia situacio, postmilitan komunistan teroron kaj sortojn de la ribelantoj en la Pola Popola Respubliko.
La muzeo okupiĝas pri scienc-esplora kaj eduka agado dediĉita al historio de la varsovia ribelo kaj atingoj de la Pola Subtera Ŝtato. Kolektas ĉion rilatan al tio. Laŭ iniciato de la muzeo oni malfermis Arkivejon de Historio Parolata kolektantan surbendigaĵojn kun la rememoroj de partoprenantoj de la ribelo.
La ekspozicio estis akceptita pozitive flanke de recenzistoj kaj la publika opinio kiel noviga en la historio de la pola muzeologio. Profitante la plej novajn aŭdovidajn teknikojn ĝi permesas al interaktiva partopreno dum rigardo de eksponaĵoj.