Muzeo de la Dekoraj Artoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta muzeo muzeo museum of decorative arts (en) | |||||
Lando | Francio vd | ||||
Situo | 1-a arondismento de Parizo | ||||
Situanta sur | Strato Rivoli | ||||
Estiĝo | 29-a de majo 1905 | ||||
Koordinatoj | 48° 51′ 47″ N, 2° 20′ 1″ O (mapo)48.8630335626842.3337163974777Koordinatoj: 48° 51′ 47″ N, 2° 20′ 1″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 296 419 (2019) | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://madparis.fr | ||||
La Muzeo de la Dekoraj Artoj ĉe la Luvro (MDA, france Musée des Arts décoratifs de Paris, akronime MAD, kiu estas akronime misnomita por "Modo, Arto, Dezajno" [1]), estas dekorarta muzeo en Parizo, kiu estas parto de la organizaĵo Les Arts Décoratifs (fr), kiu ilustras la tradician francan vivstilon. Tio estas la nura franca muzeo prezentanta dekoraciajn artojn de la Mezepoko ĝis la nuntempo. Antaŭe, simila muzeo estis kreita en 1864 tra la klopodoj de la "Unio de Belartoj en Aplikiĝo al Industrio" sub la patroneco de imperiestro Napoleono la 3-a.
La nova muzeo estis kreita en 1905 laŭ iniciato de la Societo de Dekoraciaj Artoj surbaze de la kolekto de la rusa elmigranto, elstara kolektanto A.P. Bazilevsky, kiu mortis en 1899 . Nuntempe la muzeo estas dividaĵo de la Luvro- Muzeo kaj situas en la norda alo de la Luvro-Palaco [2][3].
El la pli ol 150 000 artefaktoj, proksimume 6,000 eroj estas sur konstanta montrado. La muzeo ofertas kaj kronologiajn kaj temajn sekciojn.
La muzeo prezentas preskaŭ ĉiujn dekoraciajn teknikojn kaj materialojn iam uzatajn en Francio, kaj elmontras multajn objektojn tipaj de sia epoko kaj kulturo: kravatopingloj, pupdomo, fotapeto ktp.
La Muzeo Nissim de Camondo por altklasa vivanta kulturo kaj la privatlernejo por interna dezajno École Camondo estas organize aligitaj kun la MDA.
Kronologia vizito
Tema vizito