Muzika Esperanto-Ligo (MEL) estas faka asocio de UEA kiu celas arigi la muzikistojn kaj muzik-amantojn de la Esperanto-komunumo kaj en vasta senco subtenas la aplikon de Esperanto en muziko.
Ĝi estis fondita en 1963 de Giovanni Battista Briano. De tiam ĝis la jaro 1975 kiel komisiona sekretario gvidis la ligan Muzikan Terminaran Komisionon la muzikinstruisto Georg Chr. Sack en Hajdelbergo.
De multaj jaroj, la ligon prezidadis la bulgara ĥorestro Dimitar Terziev ĝis sia morto en 2002. Li ankaŭ kreis, kadre de MEL, la Internacian Esperanto-Ĥoron, kiu sceneje prezentiĝis en la Internaciaj Artaj Vesperoj de multaj lastjaraj Universalaj Kongresoj de Esperanto.
La Ligo
La estraro elektita en la 91-a UK de 2006 en Vieno konsistis el:
La bulteno MUZIKO de julio 2009 konfirmas tiun konsiston, nur ke post la UK 2008 la titolo de vicprezidanto transiris al Jennifer Bishop, tiel ke la aŭstralia geedza paro Bishop fakte "motoras" la grupiĝon.