NSU Motorenwerke | ||
---|---|---|
NSU Motorenwerke | ||
![]() | ||
![]() | ||
aŭtomobilo-faranta firmao • motorciklo-faranta firmao • biciklo-faranta firmao • entrepreno vd | ||
Dum | 1873 - 21-a de aŭgusto 1969 | |
Antaŭulo | Deutsche Industriewerke | |
Sekvanto | Audi | |
Jura formo | iam akcia societo, poste GmbH | |
Sidejo | Neckarsulm (Germanio) | |
Lando | Germanio | |
Agokampo | motorcikloj, aŭtoj | |
aŭtomobilo • motorciklo | ||
filiaj kompanioj | Neckar vd | |
NSU estis germana kompanio produktanta biciklojn, motorciklojn kaj aŭtomobilojn. Ĝi estis fondita en 1873 en Riedlingen, de Christian Schmidt kaj Heinrich Stoll kaj translokiĝis en 1880 al Neckarsulm. La kompanio komencis produkti trikad-maŝinojn. Ekde 1886 ĝi produktis biciklojn kaj ekde 1901 participis ĉefe en la frua evoluigo de motorcikloj en Germanio. Dum la 1950-aj jaroj NSU estis laŭ kvantoj la plej granda produktanto de motorcikloj en la mondo.
La Nomo NSU, kiu estis uzata ekde 1892 kiel marko, estas la mallongigo de la nomo de la urbo NeckarSUlm, kiu devenas de la du riveroj Neckar kaj Sulm, kiuj tie kunfluas.
La nuntempa firmao NSU GmbH estas branĉo de la aŭtokonstrua konzerno Audi, kiu mem estas parto de Volkswagen AG, kaj ekzistas en tiu formo ekde la jaro 1985 por vivteni la memoron pri la historia sendependa entrepreno.