Nacia Asembleo de Respubliko Koreio | |||||
---|---|---|---|---|---|
unuĉambra parlamento | |||||
Komenco | 31-a de majo 1948 vd | ||||
Geografia situo | 37° 31′ 55″ N, 126° 54′ 51″ O (mapo)37.532003126.914072Koordinatoj: 37° 31′ 55″ N, 126° 54′ 51″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Sud-Koreio vd | ||||
Sidejo | Parlamentejo de Respubliko Koreio | ||||
Situo | Yeoui-dong | ||||
Adreso | 서울특별시 영등포구 의사당대로 1 | ||||
Poŝtkodo | 07233 | ||||
| |||||
Filioj | Biblioteko de Nacia Asembleo de Respubliko Koreio National Assembly Secretariat of South Korea (en) NATV (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Nacia Asembleo de Korea Respubliko (koree 대한민국 국회, Taehanminguk kukhwe) estas la unukamera leĝdona povo (parlamento) de la Korea Respubliko. Ĝi konsistas el unukamera sistemo kaj havas 300 membrojn, de kiuj 253 estas elektitaj fare de publiko en unu-reprezentaj balotdistriktoj, dum la ceteraj 47 sidlokoj estas asignitaj por proporcia reprezentantaro bazitan sur la voĉoj gisitaj por partiaj listoj, per kio validas sojla klaŭzo. Nur partiaj listoj kiuj gajnis almenaŭ tri procentojn de la voĉdono aŭ kvin rektajn mandatojn povas gajni proporciajn reprezentantarmandatojn.
La Nacia Asembleo servas 4 jarojn kaj laŭ la konstitucio, la prezidanto ne povas dissolvi la asembleon [1].
Ankaŭ laŭ la Konstitucio de la Korea Respubliko, la Nacia Asembleo devas havi almenaŭ 200 membrojn. Laŭleĝe, kandidatoj por la Nacia Asembleo devas havi almenaŭ tridek jarojn kaj loĝi en Sud-Koreio dum 5 sinsekvaj jaroj.