Nacia Instituto Demokrata por Internaciaj Aferoj

Nacia Instituto Demokrata por Internaciaj Aferoj
emblemo
instituto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1983 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Ideologio

socialliberalismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Demokrata Instituto por Internaciaj Aferoj (angle National Democratic Institute, akronime NDI) estas usona institucio kiu efektivigas programojn por antaŭenigi demokration en evolulandoj. Ĝi estis fondita en 1983 kaj ĝi estas bazita en Vaŝingtono [1]. Ĝi ricevas iom da sia financado rekte de la usona registaro tra la Usona Agentejo por Internacia Evoluo kaj la Ŝtata Departemento, kaj iujn nerekte tra la registara-filiigita National Endowment for Democracy [2].

La NDI estas proksima al la Demokrata Partio de Usono, sed sekvas senpartian aliron (plurpartia aliro), do male al la alilandaj parti-filiigitaj fondaĵoj, ĝi laboras kun pluraj partioj en ĉiu lando kaj ne nur kun tiuj de sia propra partiofamilio. La Prezidanto de la Estraro de Direktoroj de la NDI estas eksa sekretario de ŝtato Madeleine Albright. Antaŭa prezidanto estis Walter Mondale [3]. Derek Mitchell estas Prezidanto de la NDI ekde septembro 2018. La Respublikana ekvivalento al la NDI estas la Internacia Respublikana Instituto (IRI).

En marto 2016, la NDI estis klasifikita kiel "nedezirinda organizo" en Rusio.

Pro akuzoj de nepra enmiksiĝo en la internaj aferoj de Honkongo, Regiona Direktoro de la Azia-Pacifika Programo Manpreet Singh Anand kaj du dungitoj de la NDI Honkonga oficejo estis konstante malpermesitaj eniri la Ĉinan Popolan Respublikon (inkluzive de Honkongo kaj Makao) je la fino de novembro 2020.

Oficiale ne-partia, NDI prenas neniun pozicion pri usonaj balotoj, kvankam daŭrigas malstreĉan anecon kun la Demokrata Partio kaj estas rilata partnero de la socia-demokrata Progresa Alianco [4], "kunlaboranta organizo" kun la Liberala Internacio kaj filiiĝita organizaĵon de Centrista Demokrata Internacio.[5][6][7]

[8][9]

  1. About NDI, 23 January 2017, https://www.ndi.org/about_ndi 
  2. Idea to Reality: NED at 25, http://www.ned.org/about/history 
  3. NED: History, http://www.ned.org/about/history 
  4. Progressive Alliance (en-US). Alirita 2024-08-22 .
  5. FAQs Arkivigite je 2015-08-01 per la retarkivo Wayback Machine at ndi.org
  6. Cooperating Organisations. Liberal-international.org. Alirita May 20, 2018 .
  7. IDC-CDI (en-US). Alirita 2024-06-01 .
  8. NDI: What We Do, https://www.ndi.org/whatwedo 
  9. Martin, Michael, "Why have we seen so many recent coups across West and Central Africa?", NPR, August 31, 2023.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne