Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado

Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado
emblemo
fasadorganizaĵo Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
pseŭdonimo Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
organizaĵo
terorisma organizaĵo (2003–2012) Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 20-a de julio 1981 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Auvers-sur-Oise
Fondinto(j) Masud RaĝaviAbolhasan Banisadr vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado
شورای ملی مقاومت ایران
Shoraye Melli-e Moghavemat-e-Iran'
Emblemo de Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado
fasadorganizaĵo • pseŭdonimo • terorisma organizaĵo • organizaĵo
Lando  Irano
Estro Mariam Raĝavi
Fondiĝo 1981
Retejo [1] arabe, germane, angle, hispane, persa, france, itale
vdr

La Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado (mallonge: NKIR; شورای ملی مقاومت ایران; Shoraye Melli-e Moghavemat-e-Iran) estas parlamento en ekzilo, fondita en 1981 en Francio de iranaj opoziciuloj, surbaze de kvin politikaj partioj, el kiuj la plej grava estas la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (mallonge: OMIP).

En 2013 la prezidanto de NKIR estis Mariam Raĝavi, gvidanto de OMIP, loĝanta en Parizo. Kungvidanto estas ŝia edzo Masud Raĝavi, kvankam li ne faris iujn ajn publikajn elpaŝojn ekde komenco de la Iraka milito en 2003. Irano de unu flanko kaj Usono, Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj aliflanke, plurfoje diskutis ĉu NKIR estu konsiderata nura politika alo de OMIP[1], do same komplica al terora agado, aŭ nur laŭleĝa politika reprezentanto de la irana opozicio.[2]

La 20-an de februaro 2008 dum gazetkonferenco en Bruselo NKIR deklaris, ke en Irano ekzistas sekretaj lokoj, kie daŭras laboro pri kreado de atombombo.[3]

  1. DC Court of Appeals Rules Against NCRI Petition for Review of "Foreign Terrorist Organization" Designation (angle). United States courts of appeals, Vaŝingtono (2004-07-09). Alirita 2013-01-26 .
  2. Sam Dealey (2002-03-25). “A Very, Very Bad Bunch” (angle). National Review. Arkivita el la originalo je 2012-10-17. Alirita 2013-01-26 .
  3. Iran still building warheads, say dissidents (angle). ArabianBusinnes.com (2008-02-21). Arkivita el la originalo je 2013-01-26. Alirita 2013-01-26 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne