Nacia Muzeo de Arto de Katalunio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Museu Nacional d'Art de Catalunya | |||||
arta muzeo | |||||
Lando | Hispanio vd | ||||
Situo | Sants-Montjuïc | ||||
Arkitekto(j) | Eugenio Cendoya vd | ||||
Estiĝo | 11-a de novembro 1934 | ||||
Malfermo | 1934 | ||||
Direktoro | Josep Serra i Villalba • Joaquim Folch i Torres • Xavier de Salas Bosch • Joan Ainaud de Lasarte • Lluís Domènech i Girbau • Joan Sureda i Pons • Xavier Barral i Altet • Eduard Carbonell i Esteller • Maria Teresa Ocaña i Gomà | ||||
Koordinatoj | 41° 22′ 6″ N, 2° 9′ 12″ O (mapo)41.3683333333332.1533055555556Koordinatoj: 41° 22′ 6″ N, 2° 9′ 12″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 718 000 (2014) | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.museunacional.cat/ca | ||||
La Nacia Muzeo de Arto de Katalunio (hispane Museo Nacional de Arte de Cataluña, katalune Museu Nacional d'Art de Catalunya), konata ankaŭ per la sigloj MNAC, estas en la urbo Barcelono, Katalunio (Hispanio). Ĝi elstaras pro sia kolekto de romanika arto, konsiderata unu el la plej kompletaj de la mondo. Ĝia direktoro estas Josep Serra i Villalba.[1]
La nuna muzeo estis konstituita en 1990 pere de la unuigo de la kolektoj de la Muzeo de Moderna Arto, kreita en 1945, kaj la Muzeo de Arto de Katalunio, inaŭgurita en 1934. Al la pecoj devenintaj el tiuj muzeoj oni aldonis novan fakon de numismatiko, alian de gravuraĵoj same kiel la kolektojn de la Ĝenerala Biblioteko de Historio de Arto. Poste, en 1996, oni aldonis novan fakon dediĉitan al la fotografio. En 2006 la enhavo de la muzeo jam posedis preskaŭ 250 000 verkojn en la tuta kolektaro. Krom portempaj kaj vagantaj ekspozicioj, la muzeo faras ankaŭ aliajn funkciojn kiel estas studado, konservado kaj restaŭrado de artaĵoj.
La MNAC estas komplekso de institucioj konstituita de la Generalitato de Katalunio, la Municipo de Barcelono kaj, ekde komenco de 2005, la Ĝenerala Administracio de la Ŝtato Hispanio.[2] En la kombinita estraro de la muzeo estas reprezentataj, krom la menciitaj publikaj administracioj, personoj kaj privataj entoj kiuj kunlaboras kun la muzeo.
La ĉefa sidejo estas en la Nacia Palaco, konstruaĵo sur la monteto Montjuïc, inaŭgurita en 1929 okaze de la Internacia Ekspozicio okazinta en Barcelono. Krome, ankaŭ aliaj tri institucioj formas parton de la komplekso de la muzeo: nome la Biblioteko-Muzeo Víctor Balaguer de Vilanova i la Geltrú; la Muzeo de Garrocha en Olot; kaj la Muzeo Cau Ferrat de Sitges.