Nacia Muzeo de Irako | ||
---|---|---|
muzeo | ||
nacia muzeo [+] | ||
Lando | Irako | |
Situo | Bagdado | |
- koordinatoj | 33° 19′ 42″ N, 44° 23′ 7″ O (mapo)33.32833333333344.385277777778Koordinatoj: 33° 19′ 42″ N, 44° 23′ 7″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1926 | |
Direktoro | Ahmed Kamil Muhammad | |
Tuta stoko | 170000 – 200000 | |
Nacia Muzeo de Irako | ||
Vikimedia Komunejo: National Museum of Iraq [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Nacia Muzeo de Irako (arabe المتحف العراقي) estas muzeo en Bagdado. Ĝi enhavas unikajn artaĵojn el la kulturo de Mezopotamio. La muzeo estis fondita de la brit(in)o Gertrude Bell. Ŝi komence, ekde 1922 kolektis artaĵojn en registara konstruaĵo kaj en 1926 la iraka registaro movis la kolektaĵon al pli granda konstruaĵo, kie malfermiĝis en 1926 kiel Antikvaĵa Muzeo de Bagdado kaj ŝi iĝis ties gvidantino.
La muzeo en 1966 translokiĝis en pli grandan konstruaĵon kaj estis alinomita al Nacia Muzeo de Irako (aŭ Arĥeologia Muzeo de Irako). Post la golfa milito en 1991, la muzeo estis fermita ĝis 2000. Dum la invado de Irako en 2003, la muzeo estis prirabita kaj la tiama ĝenerala direktoro Donny George Youkhanna fuĝis en 2006 en la Usonon.
La muzeo estis renovigita kaj pligrandigita per internacia apogo. La muzeo re-malfermiĝis oficiale en febraro de 2015.