Nacia Muzeo de Skotlando | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
muzeo ![]() | |||||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Situo | Urbo Edinburgo | ||||
Adreso | Chambers Street | ||||
Poŝtkodo | EH1 1JF | ||||
Situanta sur | Chambers Street | ||||
Arkitekto(j) | Benson & Forsyth vd | ||||
Estiĝo | 1998 | ||||
Malfermo | 1998 | ||||
Koordinatoj | 55° 56′ 49″ N, 3° 11′ 24″ U (mapo)55.946944-3.19Koordinatoj: 55° 56′ 49″ N, 3° 11′ 24″ U (mapo) | ||||
| |||||
Parto de | National Museums Scotland vd | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.nms.ac.uk/national-museum-of-scotland/ | ||||
La Nacia Muzeo de Skotlando (angle National Museum of Scotland) situas en la ĉefurbo de Skotlando, Edinburgo. Ĝi estis kreita en 1998 kiam la Reĝa Muzeo kunfandiĝis kun la Muzeo de Skotlando.
La muzeo estas kaj kulturhistoria, kaj teknologia kaj scienca muzeo. La kulturhistoria sekcio estas dediĉita al la historio, homoj kaj kulturo de Skotlando, same kiel historio, kulturo kaj modo de aliaj mondopartoj. La naturscienca parto de la muzeo havas kolektojn kaj ekspoziciojn en naturhistorio, scienco kaj teknologio [1][2][3][4]. La muzeo situas en Chambers Street en centra Edinburgo. Ĝi estas parto de la tegmenta organizaĵo Naciaj Muzeoj de Skotlando (National Museums Scotland), kiuj krom la muzeo en Edinburgo konsistas el la Nacia Muzeo de Flugo, la Nacia Muzeo de Kampara Vivo kaj la Nacia Militmuzeo [5].
Eniro al la konstantaj ekspozicioj de la Nacia Muzeo de Skotlando estas senpaga. Vizitado de specialaj ekspozicioj estas pagata. En 2019, la Nacia Muzeo de Skotlando estis vizitita de ĉirkaŭ 2.21 milionoj da homoj. En 2022 la nombro da vizitantoj estis proksimume 1.92 milionoj da homoj [6].