Nacia Palaca Muzeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
國立故宮博物院 | |||||
nacia muzeo Cultural heritage monuments in Taipei (en) | |||||
Lando | Tajvano vd | ||||
Situo | 士林區 | ||||
Adreso | 臺北市士林區至善路2段221號 | ||||
Estiĝo | 10-a de oktobro 1925 | ||||
Malfermo | 1965 | ||||
Koordinatoj | 25° 6′ 8″ N, 121° 32′ 55″ O (mapo)25.102222222222121.54861111111Koordinatoj: 25° 6′ 8″ N, 121° 32′ 55″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 3 860 644 (2018) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.npm.gov.tw | ||||
La Nacia Palaca Muzeo aŭ Muzeo de la Imperiestra Palaco (NPM, ĉine tradicia 國立故宮博物院, ĉine simplikigita 国立故宫博物院, pinjine Guólì Gùgōng Bówùyùan, laŭvorte: “Nacia Muzeo de la Imperiestra Palaco” – Antaŭe “Arta Palaco Muzeo“ [1]) estas nacia arta kaj historia muzeo en Tajpeo, ĉefurbo de la Respubliko Ĉinio (Tajvano).
La NPM, kiu estis fondita en 1964 kaj enhavas en siaj kolektoj pli ol 696,344 pecojn de ĉina arto, estas vizitata fare de pli ol 5.4 milionoj da vizitantoj ĉiujare.
La kolektoj de la muzeo prezentas pli ol 8 000 jarojn de la historio de Ĉinio ekde la Neolitiko ĝis la fino de la dinastio Qing, kaj ĝi estas konsiderata unu el la plej ampleksaj kaj gravaj kolektoj de ĉina arto en la mondo [2].
La origino de la kolektoj de la muzeo (same kiel la kolektoj de la Palaca Muzeo en Pekino) estas la trezoroj de la Malpermesita Urbo, kiuj estis disigitaj inter la Ĉina Popola Respubliko kaj Tajvano dum la Ĉina enlanda milito.