Nacia Parko Montoj Wicklow | ||
---|---|---|
nacia parko, Zono de Speciala Konservado [+] | ||
Lando | Irlando | |
Koordinatoj | 53° 1′ 5″ N, 6° 23′ 53″ U (mapo)53.018-6.398Koordinatoj: 53° 1′ 5″ N, 6° 23′ 53″ U (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 204,83 km² (20 483 ha) [+] | |
Areo | 204,83 km² (20 483 ha) [+] | |
Nacia Parko Montoj Wicklow | ||
Vikimedia Komunejo: Wicklow Mountains National Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Nacia Parko Montoj Wicklow (irlande Shléibhte Chill Mhantáin, kaj angle Wicklow Mountains National Park) estas unu el la ses naciaj parkoj en la respubliko Irlando. Ĝi estis starigita en la grandeco de ĉirkaŭ 200 km² en la jaro 1991. Ĝi situas en la koro de la plejparte en la paleozoiko dum la kaledona montarfaldado estiĝinta montaro Wicklow en la graflando Cill Mhantáin en la oriento de Irlando kun la centro de la vizitantoj apud Glendalough, kiu tradukeblas per „valo de la du lagoj“. Temas pri kolekto de monaĥejaj ruinoj el la 6a jarcento ĉe la malsupra lago. Jam en la 6a jarcento estis pavimita vojo kiu ligas Glendalough (Wicklow - Glendalough - Dunlavin). Al tiu tiel nomata vojo de Sankta Kevino troviĝas multaj preĝejaj kaj monaĥejaj konstruaĵoj, respektive krucoj kaj preĝejoj.