La Nacia Parko Pollino (aŭ Geoparko Pollino), situanta inter Basilikato (iama Lukanio) kaj Kalabrio (inter la provincoj Cosenza, Potenza kaj Matera), kun ĝiaj 192 565 hektaroj, el kiuj 88 650 ĉe la Lukania flanko kaj 103 915 en la Kalabria, estas la plej granda nacia parko en Italio; ĝi prenas sian nomon de la samnoma montarmasivo. Ekde novembro 2015, kun la inkludo en la tutmonda listo de geoparkoj fare de Unesko, la parko Pollino estas konsiderata mondheredaĵo[1] .
- ↑ Il Parco Nazionale del Pollino diventa patrimonio UNESCO.