Nacia Parko Sekvoja | |||||
---|---|---|---|---|---|
sekvojaj arboj en la "giganta arbaro" | |||||
| |||||
Lando | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Urbo | Visalia | ||||
Koordinatoj | 36° 33′ 53″ N, 118° 46′ 22″ U (mapo)36.564722222222-118.77277777778Koordinatoj: 36° 33′ 53″ N, 118° 46′ 22″ U (mapo) [+] | ||||
Plej alta punkto | Monto Whitney [+] | ||||
- koordinatoj | 36° 34′ 43″ N, 118° 17′ 31″ U (mapo)36.578611111111-118.29194444444 [+] | ||||
Akvokolektejo | 1 635 km² (163 500 ha) [+] | ||||
Areo | 1 635 km² (163 500 ha) [+] | ||||
Estiĝo | 1890 | ||||
Vizito | 954507 (2006) | ||||
Nacia Parko Sekvoja | |||||
Vikimedia Komunejo: Sequoia National Park [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La Nacia Parko Sekvoja – angle Sequoia National Park - situas en la suda parto de la montaro Sierra Nevada, en la oriento de la ŝtato Kalifornio en Usono. La parko ekfunkciis dum la jaro 1890 kiel dua nacia parko de Usono, post la Nacia Parko Yellowstone. La parka areo kovras ... kvatratajn kilometrojn, kaj ĝia reliefo inkluzivas diferencon de ... metroj inter la plej malalta kaj plej alta punkto de la parko. Parto de la nacia parko kaj de la montaro Sierra Nevada estas la monto Mount Whitney (4418 metroj super la marnivelo), la plej alta monto de Usono ekster la ŝtato Alasko.
La parko troviĝas tuj sude de la Nacia Parko Reĝa Kanjono kaj fakte la du parkoj konsistigas unuecan arbaran teritorion – ili estas komune administrataj kaj ofte kune nomataj "Naciaj Parkoj Sekvoja kaj Reĝa Kanjono" (angle Sequoia and Kings Canyon National Parks).
La nacia parko plej famas pro siaj gigantaj sekvojaj arboj, inter kiuj estas la arbo "generalo Sherman", la plej granda arbo tutmonde. Multaj el tiuj arboj kune kreskas en la "giganta arbaro" (angle Giant Forest), kiu sume enhavas kvin el la dek plej grandaj arboj tutmonde (kalkulante laŭ la ligna volumeno de la arboj).