Nacia Polico de Francio | ||
---|---|---|
ŝtata polico | ||
Komenco | 14-a de aŭgusto 1941 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
Moto | Pro patria vigilant Vigilante por la patrujo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Franca Nacia Polico (france Police Nationale, antaŭe (ĝis 1966) konata kiel Sûreté nationale) estas la ĉefa polickorpo kaj la ĉefa publiksekureca unuo de Francio [1]. Ĝia ĉefa respondeco por grandurboj kaj pli grandaj urboj kaj ties periferio, dum la ĝendarmaro funkcias en kamparaj lokoj same kiel sur gravaj aŭtovojoj. La agentejo estas subigita al la Franca Ministerio pri Interno kaj havas proksimume 150 000 dungitojn (2020). Ĝi dungas ankaŭ civilan kunlaborantaron kontraste al ĝia pli militisma ekvivalento, la Nacia Ĝendarmaro [2][3].
La Nacia Polico estis establita en junio 1966 anstataŭe de la Nacia Sekureca Mekanismo kiu ekzistis ekde 1944 kaj nuntempe ĝi estas la centra policunuo de la Franca Ministerio pri Interno. La polico estas destinita por protekti la vivojn, sanon, homajn rajtojn kaj liberecojn de francaj civitanoj, eksterlandaj ŝtatanoj kaj sennaciuloj kaj ĉefe okupiĝas pri kontraŭbatalado de krimo, sekureco de publika posedaĵo kaj publika sekureco. La polico plenumas la ordonojn de la prezidanto de Francio aŭ la instrukciojn de la ministro pri internaj aferoj. La polico konsistas el teritoriaj policaj korpoj de la Ministerio de la interno kaj urbaj policestroj [4][5].
La polico estas gvidata de la franca ministro pri internaj aferoj, kiu respondecas pri ĝia administrado. La polica sidejo estas en la konstruaĵo de la Ministerio de Internaj aferoj en la 8-a arondismento de Parizo [6].