Nacia Prisana Servo de Britio | |||||
---|---|---|---|---|---|
national health service (en) informa sistemo | |||||
Komenco | 5-a de julio 1948 vd | ||||
Antaŭe | National Radium Trust vd | ||||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Nacia Prisana Servo de Britio - angle simple National Health Service, mallonge NHS – estas tegmenta termino de la plurparta ŝtata prisana servo de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (en Esperanto kutime mallongata Britio).
Ĝi konsistas el kvar memstaraj organizaĵoj:
La servo aŭ fakte la kvar sendependaj servoj en 1948[1][2] post la Dua Mondmilito fondiĝis fare de la tiama ministro pri sano Aneurin Bevan surbaze de tiutempa scienca raporto de William Henry Beveridge, kiu tre postulis tian ŝtatan servon. La servoj financiĝas per ŝtataj impostoj (kaj ne kiel en aliaj landoj per financoj de devigaj aŭ libervolaj prisanaj asekuroj) kaj ofertas al ĉiu persono loĝanta en Britio medicinan servon (trovon de medicinaj diagnozoj kaj realigon de medicinaj terapioj) en "unua sektoro" (familiaj kuracistoj) kaj "dua sektoro" (malsanulejoj). Vojaĝantoj el la Eŭropa Unio respektive el la Eŭropa Ekonomia Areo en medicine urĝaj situacioj same havas rajton de senkosta medicina servo.
Internacie, aparte en la germanlingvaj landoj de centra Eŭropo, la Nacia Prisana Servo havas tendence negativan renomon; tion precipe kaŭzas la ofte longa atendaj periodoj antaŭ medicinaj terapioj en malsanulejoj, kaŭzitaj pro manko de fakaj kuracistoj.[3]
La postdiploma plueduko de la kuracistoj en Britio dum la lastaj jaroj profunde ŝanĝiĝis. Registara programo tiucela, nomata MMC (angle Modernising Medical Careers, do "modernigante medicinajn karierojn")[4] renkontis fortajn protestojn inter la kuracistoj de Britio.