La Usona Nacia Sekureckonsilisto aŭ Konsilisto pri Nacia Sekureco estas nomumita de la Prezidanto de Usono kaj servas en la Plenuma Oficejo de la Prezidanto. La sekureckonsilisto estas la plej proksima konsilisto de la prezidanto en aferoj de nacia sekureco . Ŝi aŭ li gvidas la kunlaborantaron ĉe la Usona Nacia Sekureckonsilio kaj partoprenas en la kunvenoj de la konsilio.
Robert Cutler iĝis la unua Nacia Sekureckonsilisto en 1953 [1].