Salve, Oh Patria | ||
---|---|---|
Saluton, ho patrio | ||
![]() | ||
nacia himno | ||
lando | ![]() | |
kantoteksto | Juan León Mera | |
muziko | Antonio Neumane | |
ekde | 1886 | |
muzika ekzemplo | ||
"Nacia himno de Ekvadoro"
| ||
"Salve, Oh Patria" (hispane por "Saluton, ho patrio") ekde la jaro 1886 estas la nacia himno de Ekvadoro. La verkisto de la kantoteksto, Juan León Mera, pli poste estis prezidanto de la senato de Ekvadoro kaj konsideriĝas unu el la plej signifaj ekvadoraj verkistoj de la 19-a jarcento. La himnan muzikon komponis Antonio Neumane (origine Neumann), filo de germanaj gepatroj. La oficiala teksto krom la refreno havas ses strofojn, el kiuj tamen kutime kantatas nur la dua.