'Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj (france Institut national des langues et civilisations orientales aŭ INALCO, antaŭe konata neformale Langues'O (IPA: [lɑ̃ɡz‿o]), mallongigo de Langues orientales) estas franca faka universitato pri supera lernado, kiu instruas la lingvojn kaj la civilizaciojn el ĉie krom el Okcidenta Eŭropo.
Ĝia sidejo estas en Parizo, en la 13-a arondismento. En la sama konstruaĵo troviĝas la Universitata biblioteko pri lingvoj kaj civilizacioj (Bibliothèque universitaire des langues et civilisations, BULAC).