Nacia Asembleo de Barato | |||||
---|---|---|---|---|---|
राज्य सभा | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
supera ĉambro ![]() | |||||
Geografia situo | 28° 37′ 0″ N, 77° 12′ 30″ O (mapo)28.61666666666777.208333333333Koordinatoj: 28° 37′ 0″ N, 77° 12′ 30″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Barato vd | ||||
| |||||
| |||||
Posedatoj | Rajya Sabha TV ![]() | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Rajya Sabha (hindie राज्य सभा, signifante Konsilio de Ŝtatoj) estas la supera ĉambro de la Barata Parlamento. Laŭ la Konstitucio de Barato, la Rajya Sabha havos ne pli ol 250 membrojn, Nuntempe la Rajya Sabha havas 245 membrojn [1]. La membroj Rajya Sabha estas elektitaj fare de la parlamentoj de la ŝtatoj kaj teritorioj de Barato, dum la Prezidento de Barato povas nomumi 12 membrojn por iliaj kontribuoj al arto, literaturo, scienco kaj sociaj servoj. La membroj de Rajya Sabha deĵoras 6 jarojn, kun unu triono de la domo ŝanĝanta ĉiujn du jarojn [2].
Male al la Lok Sabha, la Rajya Sabha ne povas esti dissolvita. La Rajya Sabha prenas egalan parton en la leĝdona procezo, krom en buĝeta leĝaro, en kiu la Lok Sabha havas decidajn potencojn. Okaze de disputo inter la du domoj, oni povas kunvoki komunan sesion, maloftan eventon, kiu okazis nur trifoje en la Barata historio. Ĉar la Lok Sabha havas duoble la nombron da membroj ol la Rajya Sabha, la Lok Sabha havos pli grandan influon dum sidado kune. La lastan fojon kiam kunvenis komuna sesio de la Barata parlamento estis en 2002, por la promulgado de la leĝo por malhelpi terorismon [3].
La Vicprezidanto de Barato estas la Prezidanto de la Rajya Sabha, sed kiel la Usona Senato, la Rajya Sabha havas Vicprezidanton, kiu fakte funkcias kiel la Parolanto. La Rajya Sabha kunvenis por la unua fojo la 13-an de majo 1952. La salajro de la membroj de la Rajya Sabha estas egala al la salajro de la membroj de la Lok Sabha [4].