Nacia Biblioteko de Hispanio | |||||
---|---|---|---|---|---|
nacia biblioteko publika biblioteko main library (en) | |||||
Komenco | 29-a de decembro 1711 vd | ||||
Geografia situo | 40° 25′ 26″ N, 3° 41′ 25″ U (mapo)40.423822-3.690215Koordinatoj: 40° 25′ 26″ N, 3° 41′ 25″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Hispanio vd | ||||
Sidejo | Palacio de Biblioteca y Museos Nacionales | ||||
Situo | Madrido | ||||
Adreso | Paseo de Recoletos, 20, Madrid | ||||
Poŝtkodo | 28071 | ||||
| |||||
Filioj | Sede de la Biblioteca Nacional de España en Alcalá de Henares (en) vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Sede de la Biblioteca Nacional de España en Alcalá de Henares (en) Biblioteca Digital Hispánica Hemeroteca Digital de la Biblioteca Nacional de España (en) vd | ||||
Notoj | Tuta stoko: ĉ. 26 milionoj da mediaj unuoj | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Nacia Biblioteko de Hispanio (hispane Biblioteca Nacional de España) estas la deponanta centro de la Bibliografia kaj Dokumenta Heredaĵo de Hispanio kaj la institucio gardas tre riĉan historian kolekton kaj ĉiajn publikigaĵojn en nacia teritorio ekde la komencoj de la 18-a jarcento. Nuntempe tiu ĉi dokumenta fonduso estas formata de pli ol 26 milionoj da objektoj kiuj inkluzivas librojn, revuojn, mapojn, bildojn, desegnojn, partiturojn, bultenojn, ktp.
La Nacia Biblioteko diskonigas sian riĉan nacian bibliografian heredaĵon per ĝia katalogo kaj la ellaborado de la Hispana Bibliografio kaj disvolvigas gravan aron de servoj al la publiko kiel la konsulthaloj kaj distanca servo tra la retpaĝo (http://www.bne.es), faka bibliografia informado kaj interbiblioteka pruntdonado. Pere de laMuzeo de la Biblioteko estas disvastigataj la kolektoj, la funkciado kaj la historio de la Nacia Biblioteko. Krom tio ĝi realigas ampleksan programon de kulturaj aranĝoj.[1] La Nacia Biblioteko de la Hispanio partoprenas en la projekto de Virtuala Internacia Norma Datumaro (VIAF).
Ĝi troviĝas en la numero 20 de la Avenuo Rekoleto de Madrido, kundividante la konstruaĵon kun la Muzeo de Arkeologio kaj ĝi havas duan sidejon en Alcalá de Henares.