Nacia Irana Naftofirmao | ||
---|---|---|
شرکت ملی نفت ایران | ||
![]() | ||
![]() | ||
negoco • naftofirmao • entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 30-a de aprilo 1951 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | Mohamed Mosadek vd | |
Sidejo | Teherano | |
Lando | Irano | |
Agokampo | petrokemiaĵo | |
filiaj kompanioj | Iranian Offshore Oil Company vd | |
Posedataj kompanioj | Sanat Naft F.C. • National Iranian South Oil Company • Iranian Offshore Oil Company • Naft Ghaemshahr F.C. • Iranian Central Oil Fields Company vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La Nacia Irana Naftokompanio (perse شرکت ملـی نفت یران, Sherkat-e Melli-ye Naft-e Īrān; angle National Iranian Oil Company, mallongigite NIOC) estas registarposedata korporacio sub la administrado de la Ministerio de Nafto de Irano, respondeca por la produktado kaj distribuado de la nafto kaj tergaso de Irano. La ĉefsidejo de la firmao estas en Teherano. La firmao estis establita en 1948 kaj estis redifinita kiel parto de la konsorcia interkonsento de 1954. La firmao vicas kiel la dua plej granda naftokompanio en la mondo, post Aramco, kiu estas posedata fare de Saud-Arabio [1].
La firmao respondecas ekskluzive pri la serĉado, borado, produktado, distribuo kaj eksportado de nafto, same kiel la serĉo, eltiro kaj vendo de tergaso kaj likvigita tergaso. La Irana Naftokompanio eksportas troan produktadon laŭ komercaj konsideroj ene de la kvotoj fiksitaj de OPEL. Komence de 2015, la reakireblaj likvaj hidrokarbonaj rezervoj de la kompanio estis 156.53 miliardoj da bareloj (24.886 km3) (10% de la tutmonda provizo). La nuna produktadkapacito de irana naftokompanio inkluzivas pli ol 4 milionoj da bareloj (640 miloj da m3) de nafto kaj pli ol 750 milionoj da kubaj metroj da gaso tage [2].