Nacia Parko de la Arbara Bizono | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Naciaj Parkoj de Kanado, loko de malluma ĉielo [+] | |||
Lando | Kanado | ||
Provinco | Alberto | ||
Plej proksima urbo | Fort Smith | ||
- koordinatoj | 59° 23′ 0″ N, 112° 58′ 59″ U (mapo)59.3833-112.983Koordinatoj: 59° 23′ 0″ N, 112° 58′ 59″ U (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 44 792 km² (4 479 200 ha) [+] | ||
Areo | 44 792 km² (4 479 200 ha) [+] | ||
Estiĝo | 1922 | ||
Respondeca instanco | Parks Canada | ||
|
|||
![]() |
|||
Nacia Parko de la Arbara Bizono | |||
![]() |
|||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Nacia Parko de la Arbara Bizono, en la nord-oriento de Alberto kaj la sudo de la Nordokcidentaj Teritorioj, estas la plej granda nacia parko de Kanado. Oni faris ĝin en 1922 por protekti la lastan libere migrantan aron da arbaraj bizonoj, nuntempe taksata je 2000 membroj. Ĝi estas la sola konata nestejo de la amerika gruo.
La alteco de la parko varias de 183 metroj ĉe la Malgranda Rivero Buffalo ĝis 945 metroj en la Montaro Caribou. La ĉefa oficejo de la parka administracio troviĝas en Fort Smith (NOT), kun malpli granda satelita oficejo en Fort Chipewyan (Alberto). La parko estas tre grava geografie; en ĝi estas unu el la plej grandaj freŝakvaj river-deltoj de la mondo - ĝin formas la riveroj Paca, Atabaska, kaj Sklava. La parko estas ankaŭ konata karsta pejzaĝo je la parto en la Nordokcidentaj Teritorioj.