Naciaj parkoj de Italio

Inter la naciaj parkoj en Italio la unua estis la Nacia Parko de Abruco (Parco nazionale d'Abruzzo), kreita en 1921 kaj poste alinomita al Nacia Parko de Abruco, Latio kaj Molizo. La postan jaron (1922) la dua nacia parko estis kreita, nome la Nacia Parko de la Granda Paradizo (Parco nazionale del Gran Paradiso).

Hodiaŭ la naciaj parkoj en Italio estas 25 kaj protektas ĉirkaŭ la 6% de la tutlanda areo.

Ĉi sube la listo de tiuj naciaj parkoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne