Nacio de Islamo | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
![]() | ||
sekto politika organizaĵo nova religia movado ![]() | ||
Komenco | 4-a de julio 1930 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Moskeo de Mirjam | |
Ideologio |
nigrula supereco • nigrula naciismo • islamismo • kontraŭcionismo | |
Fondinto(j) | Wallace Fard Muhammad vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Nacio de Islamo (angle Nation of Islam, mallongigita NOI) estas religia kaj socipolitika organizo fondita en Usono de Wallace Fard Muhammad en 1930 kun la celo revlivigi la spiritan, mensan, socian kaj ekonomian konsciencon de nigraj homoj de Usono kaj la cetero de la mondo.
Ekde 1934, post la malapero de Fard Muhammad, ĝis 1975, estis gvidita de Elijah Muhammad. Post la morto de Elijah, la organizo dividiĝis en du frakciojn, unu alproksimiĝis al tradicia Islamo sub Warith Deen Muhammad, kaj la alia parto pli radikaliĝis sub Louis Farrakhan.
Nuntempe, la Ministro Louis Farrakhan estas la gvidanto de la rekonstruita Nacio de Islamo. Ĝia sidejo centra troviĝas en Ĉikago, Ilinojso.