Nadja de la misteraj maroj | |
---|---|
Originala titolo | ふしぎの海のナディア [Fuŝigi no Umi no Nadia] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | sciencfikcio, aventuro |
Animeo (tv) | |
---|---|
Reĝisoro(j) | Anno Hideaki |
Studio(j) | Gainax, Group TAC |
Muziko | Sagisu Ŝiro |
Televidaj retoj | NHK |
Aperdatoj | 15a de aprilo 1990 — 16a de marto de 1991 |
Epizodoj | 39 |
Daŭro | po 26 minutoj |
Filmo | |
---|---|
Reĝisoro(j) | Aono Ŝo |
Studio(j) | Gainax, Group TAC |
Muziko | Sagisu Ŝiro Takahaŝi Jukihiro |
Televidaj retoj | NHK |
Aperdatoj | 29a de junio 1991 |
Daŭro | 90 min. |
Nadja de la misteraj maroj (japane: ふしぎの海のナディア [Fuŝigi no Umi no Nadia]), estas sciencfikcia animacia sagao produktita de Gainax sub la reĝisorado de Anno Hideaki. Tiu sagao aperis unue kiel televida serio kun 39 epizodoj po 26 minutoj (inklude la epizodajn enkondukojn kaj finojn) en la japana televida kanalo NHK ekde 1990 ĝis 1991.
Tiu animeo iĝis granda sukceso. La rakonto baziĝas ne nur sur la legendoj pri Atlantido kaj pri la fama submarŝipo Naŭtilo el la romano "Dudek mil leŭgoj sub la maroj" de Ĵul Vern (Jules Verne), sed ankaŭ uzas parton de konceptan materialon pri orfo kaj orfino, kiuj unuigas siajn fortojn kaj ekiras en aventuro por esplori la misteron de la origino de la orfino, kiu posedas heredan bluan ŝtonon kun misteraj fortoj — dum esti persekutitaj de kelkaj "friponoj", kun kiuj la georfoj poste kunlaboras, kiam la veraj malbonuloj aperas. Tiun koncepton verkis Mijazaki Hajao meze de la sepdekaj jaroj por Toho kaj NHK, sed tiu projekto ne realiĝis. Poste Gainax decidis uzi parton de tiu koncepto por "Nadja", sed ankaŭ Mijazaki uzis tiun koncepton poste en sia filmo Tenku no ŝiro Rapjuta. La animeo "Nadja de la misteraj maroj" fascinas per la belaj desegnoj en la tuta serio, la interesa rolula dezajno de Sadamoto Joŝijuki, kaj la bela muziko de Sagisu Ŝiro. Tre bona nova ideo estis la aldono de la tria ĉefrolulo, la juna knabino Mari, pri kiu la du georfoj zorgas kiel pri filino, kaj kiu aldonas sufiĉan kvanton da humoro al multaj scenoj.