Metala vergeto, servanta por reguligi la elfluon de likvo tra aperturo: ekzemple nadlo de karburilo de aŭtomobilo.
Vergeto el ŝtalo aŭ fibro, ricevanta kaj transdonanta la vibrojn de rotacianta gramofondisko.
Fino de injektilo, tra kiu elfluas sub premo la injektata likvo.
Nadloj de injektilo
Kirurgia kudrilo: kurba suturnadlo. Kaj pli amplekse kaj kun sama uzado, eble la plej ĉiutaga uzo kiel ne kirurgia, sed kudrilo por vestaĵoj, ŝuoj aŭ similaj ripareblaj objektoj.