Najat VALLAUD-BELKACEM, denaske Najat Belkacem (naskiĝis la 4-an de oktobro 1977 en Beni Chiker, Maroko) estis franca-maroka politikistino kaj franca ministro pri virinaj rajtoj kaj ministrara parolisto en la ministraro unua de Jean-Marc Ayrault ekde la 16-a de majo 2012. De la 26-a de aŭgusto 2014, ŝi estis ministrino pri nacia edukado. Ŝi estas membro de la Socialista Partio.