Najrobio | |||
angle Nairobi | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Nairobi | |||
Kromnomo: La Verda Urbo en la Suno [1] | |||
Ŝtato | Kenjo | ||
---|---|---|---|
Provinco (ĝis aŭg. 2010) | Provinco Najrobio | ||
Kantono (ekde aŭg. 2010) | Kantono Urbo Najrobio | ||
Historia regiono | Orient-Afrika Protektorato | ||
Monto | Monto Ngong | ||
Balotejoj | 8
| ||
Memorindaĵo | Moskeo Jamia | ||
Konstruaĵoj | Internacia konf. centro, Nacia Asembleo de Kenjo, Monumento Nyayo | ||
Riveroj | Athi-Galana-Sabaki, Najrobia Rivero | ||
Situo | Najrobio | ||
- alteco | 1 661 m s. m. | ||
- koordinatoj | 01° 17′ 00″ S 36° 49′ 00″ O / 1.28333 °S, 36.81667 °O (mapo) | ||
Areo | 696,0 km² (69 600 ha) | ||
Loĝantaro | 3 138 295 (2009) | ||
Denseco | 4 509,04 loĝ./km² | ||
Naturmemorindaĵoj | Forsto Karura, Parko Uhuru, Nacia parko Najrobio | ||
Fondo | 1899 | ||
Horzono | OAT (UTC+3) | ||
Telefona antaŭkodo | 020 | ||
Ladurbo | Kibera | ||
Situo enkadre de Afriko
| |||
Situo enkadre de Kenjo
| |||
Mapo de Najrobio
| |||
Vikimedia Komunejo: Nairobi | |||
Retpaĝo: www.nairobicity.go.ke | |||
Najrobio[3][4] aŭ Najrobo[5][6] (svahile Nairobi [nairoɓi], angle Nairobi [naɪˈɹoʊbi]) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Kenjo.
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 5 545 000 loĝantoj sur areo de 696 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 967 loĝantoj/km². Laŭ la censo de 2009, en la sama areo loĝis 3 138 295 da loĝantoj.[7] Najrobio estas la plej loĝata urbo en Orienta Afriko,[8] kaj sume ĝi estas la 14a plej loĝata urbo en Afriko, inkludante la loĝantaron de ĉeurboj. Ĝi ekde administra reorganizado de aŭgusto 2010 kun la ĉirkaŭo formas la kantonon Urbo Najrobio (angle Nairobi City County).
La nomo de la urbo deriviĝas de Engare Njarobje, kiu en la masaja lingvo signifas "malvarma rivero" aŭ "malvarma akvo"; tiu nomo utilas ankaŭ por la Najrobia Rivero, kiu siavice donas la nomon al la ĉefurbo. La urbo situas ĉe rivero Atjo. La urbo estas populare konata kiel "Verda Urbo en la Suno" kaj estas ĉirkaŭata de kelkaj etendaj vilaĝaj ĉeurboj.[9]
Najrobio estas nune unu el plej elstaraj urboj en Afriko, kaj politike kaj finance.[10] Hejmas por miloj da kenjaj negocoj kaj ĉirkaŭ 100 grandaj internaciaj kompanioj kaj organizoj, kiaj la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj (MUN aŭ UNEP) kaj la ĉefa kunordigejo kaj sidejo por UN en Afriko kaj Mezoriento, la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Najrobio (UNON), kaj tiele Najrobio estas jam establita loko por negocado kaj kulturo. La Najrobia Borso (NSE) estas unu el plej grandaj en Afriko kaj la dua plej antikva en la kontinento. Ĝi estas la kvara plej granda borso en Afriko laŭ terminoj de komerca volumo, kapabla fari 10 milionoj da operacoj ĉiutage.[11]