Nanoteknologio

Animacio de nanotubo de karbono.

Nanoteknologio estas esprimo por ĉiuj teknologioj, kiuj esploras, modifas aŭ produktas objektojn aŭ strukturojn kies gravaj grandecoj estas proksimume inter 1 kaj 100 nanometroj. (Nanometro estas miliardono de metro). La nanoteknologion oni nuntempe ĉefe uzas por produkti pigmentojn kaj plombojn. Oni antaŭvidas, ke en estonteco oni povos uzi la nanoteknologion en tre multaj kampoj. Kontraste al la mikroteknologio, en la nanoteknologio gravas la kvantummekanikaj efikoj kaj duonkonduktaĵo kaj supermolekula kemio.

La nanoteknologio estas la manipulado de la materio je nanometra skalo. La plej frua priskribo de la nanoteknologio[1][2] referencas la apartan teknologian celon manipuli precize atomojn kaj molekulojn por fabrikado de produktoj je mikroskalo, nuntempe referencita ankaŭ kiel molekula nanoteknologio. La Nacia Nanoteknologia Iniciato de Usono, difinas pli ĝenerale la nanoteknologion kiel la manipulado de la materio per almenaŭ dimensio de la grando de inter 1 ĝis 100 nanometroj. Tiu difino estas amplekse akceptita en la kampoj de la fiziko kaj kemio; sed en la kampo de biologio oni akceptas kiel nanopartiklojn tiujn kun almenaŭ unu dimensio malpli granda ol 1000 nanometroj. Tiu difino montras la fakton ke la efikoj de la kvantuma mekaniko estas gravaj je tiu skalo de la kvantuma domeno kaj tial la difino el referenco al aparta teknologio pasis al pli ampleksa kampo kiu inkludas ĉiujn tipojn de esplorado kaj teknologiojn rilatajn kun la specialaj proprecoj de la materio sub preciza grandosojlo. Oftas la uzado de la plurala formo «nanoteknologioj» same kiel «teknologioj de nanoskalo». Pro la granda vario de eblaj medicinaj, industriaj kaj militaj aplikaĵoj, la registaroj investis milojn da milionoj da dolaroj en esplorado de la nanoteknologio. Pere de la Nacia Nanoteknologia Iniciato, Usono investis 3 700 milionojn da dolaroj. La Eŭropa Unio investis 1 200 milionojn kaj Japanio 750 milionojn da dolaroj.[3]

La nanoteknologio difinita laŭ grando estas kompreneble tre ampleksa kampo, kiu inkludas diversajn fakojn de la scienco tiom variajn kiel la scienco de surfacoj, la organika kemio, la molekula biologio, la fiziko de duonkonduktantoj, mikrofabrikado ktp.[4] Ankaŭ la esploroj kaj aplikaĵoj asocieblaj estas same diversaj, game el etendoj de la fiziko de la aparatoj al novaj alproksimigoj tute novaj bazitaj en la molekula memmuntado, el la disvolvigo de novaj materialoj kun dimensioj en la nanoskaloj al la rekta kontrolo de la materio je atoma skalo.

Aktuale la sciencistoj pristudas la estontecon de la implicoj de la nanoteknologio. La nanoteknologio povas esti kapabla krei novajn materialojn kaj aparatojn kun vasta atingo de aplikaĵoj, kiaj estas en medicino, elektroniko, biomaterialoj, kaj la produktado de energio. Aliflanke, la nanoteknologio aperigas la samajn priokupojn kiel ajna nova teknologio, inklude priokupojn pri la tokseco kaj la media efiko de la nanomaterialoj,[5] kaj ties eblaj efikoj sur la tutmonda ekonomio, same kiel spekulativado pri diversaj apokalipsaj scenejoj. Tiuj priokupoj kondukis al diskutado inter variaj defendogrupoj kaj registaroj ĉu oni postulu apartajn regularojn por la nanoteknologio.

  1. Drexler, K. Eric (1986). Engines of Creation: The Coming Era of Nanotechnology. Doubleday. ISBN 0-385-19973-2.
  2. Drexler, K. Eric (1992). Nanosystems: Molecular Machinery, Manufacturing, and Computation. New York: John Wiley & Sons. ISBN 0-471-57547-X.
  3. Apply nanotech to up industrial, agri output, Arkivigite je 2016-03-15 per la retarkivo Wayback Machine The Daily Star (Bangladeŝo), 23a de septembro 2009.
  4. Saini, Rajiv; Saini, Santosh, Sharma, Sugandha (2010). «Nanotechnology: The Future Medicine». Journal of Cutaneous and Aesthetic Surgery 3 (1): 32-33. ISSN 0974-2077. PMC 2890134. PMID 20606992. doi:10.4103/0974-2077.63301.
  5. Cristina Buzea, Ivan Pacheco, kaj Kevin Robbie (2007). «Nanomaterials and Nanoparticles: Sources and Toxicity». Biointerphases 2 (4): MR17-71. PMID 20419892. doi:10.1116/1.2815690.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne