Naomi Campbell | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naomi Campbell | ||
Naskonomo | Naomi Elaine Campbell | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1970 (54-jaraĝa) en Lambeth | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | |
Alma mater | Italia Conti Academy of Theatre Arts (en) ![]() Dunraven School (en) ![]() Barbara Speake Stage School (en) ![]() ![]() | |
Familio | ||
Patrino | Valerie Morris Campbell (en) ![]() ![]() | |
Amkunulo | Flavio Briatore (mul) ![]() Sean Combs (2002–2003) ![]() | |
Infanoj | 2 | |
Profesio | ||
Okupo | modelo filmaktoro filantropo kantisto aktoro televida produktoro ![]() | |
Laborkampo | Manekenado, aktorado, kantado, television production (en) ![]() ![]() | |
Aktiva en | Londono vd | |
Aktiva dum | 1987– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Naomi Elaine Campbell ([nejOmi KAMbel]; Esperantigite Nejomi Kambel) (naskiĝis 22-an de majo 1970 en Streatham en suda Londono, Britio de gepatroj jamajkaj), ankaŭ nomita "la nigra Panterino" aŭ la "la nigra Venuso", estas brita fotomodelo kaj aktorino el Londono, unu el la plej superaj modeloj en la mondo.
Naomi Campbell estis malkovrita en 1985 de Beth Boldt de la modela agentejo Elite en Covent Garden, parko apud sia lernejo en Londono. Boldt diris: "Ŝi nur fosforeskis. Mi sekvis ŝin por vidi kiel ŝi moviĝis kaj mi demandis, ĉu ŝi deziras esti modelo. Ŝi respondis, ke jes". Naomi estis tiam nur 15-jara. Unu jaron poste ŝi estis sur la kovrilo de la brita revuo Elle.